suomeksi | på svenska | in english | auf deutsch | eesti keeles | по-русски | nederlands | esperante | in italiano | česky | en français | 中文 | em português

Femma 15.5.2010. Kuva/bild Jouni Lepistö

La geja koruso de Helsinki-Helsingfors "Out 'n loud". Deko da kantemaj knaboj kolektiĝis aŭtune 2004 apud pianon. Tiel naskiĝis la unua geja koruso de Finnlando, Out 'n loud, (eksteren kaj laŭte). Tiun anglan nomon oni elektis, ĉar jam de komence oni planis konkeri la mondon. Iom post iom la kantistoj trovis komunan melodion kaj jam printempe 2005 oni decidis iri al sia unua turneo.

La konkero de la mondo komenciĝis en la Proksima Kantejo kaj la duan fojon oni kantis en Fora Kantejo. Por la tria koncerto oni jam per tramo pasis Longan ponton por kanti en alia urboparto de Helsinko.

La celo de Out ’n loud estas kolekti gajajn gejojn por kantado kaj kunestado. En la repertuaro estas kaj konataj kaj nekutimaj kantoj. Novmuziko kaj klasikajxoj kunfandiĝas al grandiozaj disonancoj kiam la knaboj surscenejiĝas.

 

Kontakto. | Startpaĝo.

 
© 2005–2011 Helsingin gaykuoro Out 'n loud ry – Helsingfors gaykör Out 'n loud rf
www.outnloud.fi | päivitetty/uppdaterad 05.03.2011